Semajnfino 2022



La 19an kaj la 20an de novembro 2022, 40 esperantitoj partoprenis la esperantan renkontiĝon en bela nova salono « Ostrea » en Pluezeko.

Sabat-matene, la partoprenantoj promenis sur la bazaro kaj trinkis en la kafejoj. Je tagmeze , la urbestro honoris nian aperitivo-paŭzon.

Posttagmeze, Laurent Peuch, el Armor Esperanto prezentis Esperanton al la interesaj personoj. Michel Dechy, el Lille, prezentis sian metodon pri lernado dank'al la albumoj « Tinĉjo ». Poste, tri diversaj grupoj kuniĝis : la babilantoj ĉirkaŭ Murat Ozdizdar (turko esperantisto), la progresantoj ĉirkaŭ Michel Dechy kaj la komencantoj ĉirkaŭ Murielle Caré, prezidantino de Armor Esperanto.

Poste anoj de Armor esperanto kuniĝis pri sia ĝenerala jara kunveno. Dume, Murat kaj nia invintata ukrajna patrino kun ŝiaj du filinoj, vizitis la ĉirkaŭaĵon (Bréhec kaj la haveno de Paimpol) gvidataj de Noël, nia prezidanto.

Dimanĉ-matene, Murat prelegis pri siaj vojaĝoj en Esperantujo. Posttagmeze, Michel Dechy daŭrigis sian laboron pri la Tinĉjo albumoj ; Jeanne gvidis kelkajn esperantitojn ĝis la vidvina kruco en Ploubazlanec kie ili parolis pri la morua fiskaptado ĉirkaŭ Islando kaj pri « Sorbonne plage ». La aliaj parolis pri libroj kun ŝanjo el Douarnenez.

Post kafopaŭzo ĉiuj, feliĉaj, disiĝis ĝis la venonta esperanta renkontiĝo.


La 4 prezidantoj de Plouézec espéranto, Jeanne Pouhaer, Michel Dechy, Murat Ozdizdar


ag_public


Michel Dechy, el Lille, prezentante sian lernometodon per Tintin-albumoj tradukitaj en Esperanton.


bureau


Murat Ozdizdar, turka esperantisto rakontanta al ni pri la vojaĝoj kiujn li povis fari danke al Esperanto.


footer


footer
Franca