KAJ NUN SOMERO 2023

~


La 1an de Julio, okaze de la malfermo de la somera sezono, PLUEZEK-ESPERANTO ĝoje akceptis dudekon da amikoj.

Du esperantistinoj el Asocio ESPERANTO GRENOBLE ALPES, kies ĉeesto plezurigis nin, aktive partoprenis tiun renkontiĝon. Elizabeth legis siajn poemojn, Ewa malkovris al ni, helpe de la bildprezentado, tre interesan fenomenon Aŭrovilo.

Tiu eksperimenta vilaĝo situas proksime de Puduchery (antaŭe Pondichery) en Barato. La ĉiutaga vivo de ĝiaj loĝantoj (ĉirkaŭ 3200 personoj devenaj el 60 landoj) baziĝas sur la spirita instruado de Sri Aŭrobindo. Aŭrovilo estis fondita precipe por realigi la homan unuecon. Tamen la Komunumo estas ankaŭ mondfama eko-vilaĝo, loko de plibonigo de sia ĝenerala kulturo, de libera edukado kaj de sankuracado. Ĝi ricevas la subtenon de UNESKO.

Cetere, la prelego naskis projekton de vojaĝo al Barato la venontan vintron.

La renkontiĝon sekvis festa tagmanĝo ofertita de la klubo al la partoprenantoj.

Multaj invititoj esprimis sian deziron partopreni similajn renkontiĝojn, kiuj plifortigas amikecon, ebligas disvastigi Esperanton kaj esplori individuajn iniciatojn.






footer
Franca